Kongresedzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kongresedzinokongresa edzino estas ŝerca esprimo por amatino en Esperanto-aranĝo. Temas pri ebla koncepto en sociologio rilata al kutimo inter esperantistoj kunveni en aranĝoj por praktiki la lingvojn, interŝanĝi spertojn, kaj havi komunuman vivon: ofte okazas, ke la esperantisteco koncernas nur edzon kaj ne la propran edzinon, tiel ke li povus serĉi kunulinon inter kongresanoj. Foje okazas, ke tiu paro havas multajn konatojn en la esperantaj medioj, tiom ke ili supozas, ke ili estas geedzoj, kvankam fakte temas nur pri kongresparo. Aliflanke tiu aparta kutimo serĉi kunul(in)on inter kongresanoj - ĉu rezulte en kromedzino ĉu ne - povas rezulti en formado de nova paro, rezulte en alia ŝerca esprimo por Esperanto, nome "edz-peranto".

La esprimo aperas ekzemple en la kabaredo La Verda Banano de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ, laŭ kiu esperantistoj estas tiel toleremaj, ke en esperanta kongreso oni ne devas ekskursi kun kongresa edzino, sed povas ekskursi eĉ kun propra edzino.

Laŭ prelego de Ilona Koutny en Arkones 2018, Esperanto estas la sola lingvo, en kiu la vorto kongresedzino ekzistas.

La vira ekvivalento kongresedzo estas malpli uzata. Laŭ komuniko de la Esperanta Civito, la esprimo kongresedzino estas masklisma[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]