Kontraŭtanka hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trejnado de sovetaj armeaj hundoj. (1931)

Kontraŭtankaj hundoj portas eksplodaĵojn sur sia dorso. Tiuj hundoj estas trejnitaj kuri sub tankojn, pro kio la bombo sur la hunda dorso eksplodas.

Dum la Dua mondmilito, la sovetia armeo uzis kontraŭtankajn hundojn kontraŭ la Naziaj tankoj. Tamen la hundoj estis instruitaj kuri sub sovetiajn tankojn: do en batalkampoj multaj agis precize tiel, damaĝante la tankojn de sia armeo.

Post la Dua mondmilito neniu uzis kontraŭtankajn hundojn, ĉar aperis pli bonaj kontraŭtankaj armiloj.