Kontragitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontragitaro

Kontragitaro estis evoluigata meze de la 19-a jarcento en Vieno. Ĝi havas aldone al la normala gitarkolo kun ses kordoj duan kolon, sur kiu estas streĉitaj ĝis naŭ libere svingantaj baskordoj sen prentabulo. Ĉi tiuj kromaj kordoj estas kutime kromate agordataj malsupren ekde E♭. Per tio la plej malalta baskordo je 15-kordaj kontragitaroj sonas je „G“. Kiel evoluiginto de la instrumento validas la viena instrumentkonstruisto Johann Gottfried Scherzer, kiu daŭrigis kaj decide plibonigis eksperimentojn de sia iama instrumajstro Johann Georg Stauffer el la jaro 1848.

Ĝi estas uzata preskaŭ nure en la vienmuziko (ŝramlomuziko), parte ankaŭ en la alpolanda popolmuziko.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kontragitarre » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.