Kontrakto de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kontrakto de Helsinki estis subskribita dum la Universala Kongreso de 1922 en Helsinki, Finnlando. La kontrakto mem estis ellaborita komune de Edmond Privat kaj Gabriel Chavet.

Per ĝi, Universala Esperanto-Asocio kaj la naciaj societoj aranĝis organizitan kunlaboron, la Helsinko-sistemon. Tiu kunlaboro daŭris de 1922 ĝis 1932.