Konvencio pri la prevento kaj puno de genocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konvencio pri prevento kaj punado de la krimo genocido, (angle: Convention on the Prevention and Punishment of the Crime of Genocide, aŭ mallonge Genocido-KonvencioKonvencio pri genocido estas multŝtata (multlatera) konvencio kiu establas la internacian juran statuson de la koncepto de "genocido" kiel gravan krimon kontraŭ la homaro, kaj ankaŭ donas ĝian laŭleĝan difinon.

Ĝi estis adoptita per rezolucio 260 (III) fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 9-an de decembro 1948 en Parizo. La Konvencio ekvalidis la 12-an de januaro 1951.

Ĝi reprezentas la kulminon de jaroj da lukto de la juda-pola advokato Raphael Lemkin por establi laŭleĝan respondecon por la detruo de etnoj kaj agnoskon fare de la internacia komunumo de genocido kiel krimo kontraŭ la homaro. Ĉi tiu laŭleĝe deviga traktato emfazas la ĉefan respondecon de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj kaj devigas ilin preni decidojn por malhelpi kaj puni ĉi tiun krimon. Ĉi tio inkluzivas pli bonan identigon kaj respondon al fruaj signoj de genocido, kiel malobservoj de homaj rajtoj, instigo al malamo aŭ ĉiuj formoj de diskriminacio[1].

La nombro de landoj kiuj ratifis la konvencion atingas 153 en septembro 2023[1].

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La koncepto de genocido laŭvorte signifas "popolmortigo" kiu okazas kiam popolo aŭ loĝantara grupo estas sisteme kaj intence ekstermita. Genocido okazis sennombraj fojoj en la historio.

Laŭ la Genocido-Konvencio (Artikolo II), genocido inkludas la sekvajn agojn:

Agoj kiuj celas detrui, plene aŭ parte, nacian, etnan, rasan aŭ religian grupon per

  • mortigo de membroj de la grupo
  • kaŭzado de grava korpa aŭ mensa damaĝo al membroj de la grupo
  • intenca altrudo de vivkondiĉoj celantaj kaŭzi ĝian fizikan detruiĝon plene aŭ parte
  • altrudoi de cirkonstancoj kies celo estas preventi naskiĝojn ene de la grupo
  • perforta transigo de infanoj de la grupo al alia grupo.

La genocido-konvencio determinas ke genocido ne estas zorgo de unu sola ŝtato, sed afero de la internacia komunumo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La ekstermado de tutaj loĝantaroj jam okazis en antikvaj epokoj. Dum la epoko de la koloniismo, grupoj de popoloj estis ekstermitaj en Nordameriko, Sudameriko, Azio kaj Afriko.

Renomaj ekzemploj de genocido estas la holokaŭsto (shoah). La plej granda genocido ekde la Dua Mondmilito okazis en la Demokratia Respubliko Kongo: la Dua Konga Milito. Tiu ĉi afrika mondmilito, kiel ankaŭ nomiĝas la konflikto, komenciĝis en 1998, ĉesis en 2003, sed malkreskis ĝis 2008. En la jaroj 1998-2008, ĝis 5,4 milionoj da homoj mortis en tiu ĉi konflikto[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internacia Kortumo

Internacia Puna Kortumo

Palaco de paco (Den Haag/Hago, NL)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Genocido kaj lingvaj rajtoj: CELCE talk: Politics of Language, Politics of Death (prelego en la angla de Dr Gerald Roche)  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) België herdenkt de slachtoffers van genocide – Het Genocideverdrag bestaat 75 jaar, diplomatie.belgium.be, la 9-an de december 2023, alirite la 18-an de aprilo 2024.
  2. (nl) Genocide – Definitie en voorbeelden, Historiek, la 3-an de junio 2018