Konvento de dominikaninoj (Hietzing)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kapelo de la dominikaninoj de Hietzing
gimnazio; planoj de Gustav Peichl

La Konvento de la dominikaninoj (germane: Dominikanerinnenkonvent) estas romkatolika klostro en Aŭstrujo en la 13-a viena urbodistrikto Hietzing (Schloßberggasse 17). Fondis ĝin en la 1870-a jaro princino Friederike von Auersperg (1820–1902).

Kapelo Mario reĝino de la Sankta Rozario[redakti | redakti fonton]

La novgotika kapelo fariĝis laŭ planoj de Richard Jordan inter 1885 kaj 1886; efektiviginta ĉefkonstruisto estis Josef Schmalzhofer.

La sengipsa brikaro kun impresa duobla turfasado kaj granda triangula gablo en la direkto de la strato Schloßberggasse ja pli similas je kirko ol je kapelo. Fakte, la kommplekso krome enhavas duan lernejan kapelon (senturan).

La interno el la jaro 1960-a estas planita de la arĥitekto Georg Lippert. Altarvande troviĝas granda ligna skulptaĵo de Josef Lang montrante la transdonon de la rozario al sankta Domingo de Guzmán.

Konvento, lernejo, internejo[redakti | redakti fonton]

La apuda lerneja komplekso trietaĝa kreiĝis inter 1896 kaj 1904 je la strato Seutergasse. Ĉi-tiu konstruaĵon pligrandigis oni laŭ planoj de la fama arĥitekto Gustav Peichl por havigi internejon. Intertempe eksteruloj ne plu lernantas kaj la ĉambroj nuntempe servas diversfunkcie kiel ordenaj lernigejoj respektive vartejoj. Iĝis kelkaj alkonstruado kio ŝanĝis tre la originan aspekton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Czerny k.a. (eld.): Wien X. bis XIX. und XXI. bis XXIII. Bezirk XIII (Dehio-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs). Verlag Anton Schroll, Wien 1996, p. 164-165, ISBN 3-7031-0693-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48.19297222222216.262833333333