Domingo de Guzmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dominiko en fresko de la artisto Fra Angelico en la baziliko de Sankta Marko de Florenco

La Sankta Dominiko, latine Dominicus, per civila nomo Domingo de Guzmán (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1170 en Caleruega apud Burgos en Kastilio, mortis la 6-an de aŭgusto 1221 en Bolonjo, Italio) estis la fondinto de la kristana monaĥa kaj predikista ordeno de dominikanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dominiko naskiĝis kiel Domingo de Guzmán en la urbeto Caleruega apud Burgos en Kastilio. Li estis filo de kastilia nobelo kaj posedanto de granda bieno. La familio proksimis al la katolika eklezio: lia frato Antonio estis pastro kaj en hospitalo engaĝiĝis pri flegado de malsanuloj, kaj lia frato Manes poste ankaŭ aliĝis al al ordeno de dominikanoj.

En aĝo de 5 jaroj Dominiko portis al onklo, kiu estis arkipastro. Tie Dominiko edukiĝis, ĝis li en aĝo de 14 jaroj komencis studi arton en Palencia. Baldaŭ poste li komencis studi teologion kaj filozofion. Impresita de malsatokrizo, li dum la studado vendis siajn proprajn librojn, por per la vendoprezo helpi al malsatantoj. Dum la jaro 1196 li iĝis monaĥo de la ordeno de aŭgustenanoj ĉe la katedralo de Burgos kaj kelkajn jarojn poste abato. En tiu tempo li vivis tre trankvile kaj medite, kun nur minimumaj sociaj kontaktoj.

Komence de la 13-a jarcento li kun sia episkopo Diego de Acebo vojaĝis tra suda Francio, kie tiutempe la movado de kataroj havis sian kulminon. Li konsciiĝis, ke la anoj de Albigensismo altiris anojn per sia asketismo kaj la alta intelekta nivelo de siaj movadaj gvidantoj, kio estis en forta kontrasto kun la vivmaniero kaj la malalta teologia eduko de la lokaj pastroj kaj episkopoj. Krome la kataroj kutimis prediki en la popola lingvo, dum en la katolika eklezio oni principe uzis la latinan lingvon, kiun tre multaj popolanoj ne komprenis. Konvinkite, ke ekzistas pli bonaj vojoj ol perforto en la lukto kontraŭ kristanisma herezo, li komencis, unue kun sia episkopo, vivon de migranta predikanto en la regiono Langvedoko. Komence li havis malmultan sukceson, sekve ekvivis pli discipline kaj asketisme, pliprofundigis sian teologian studon, por ekhavi pli bonajn argumentojn, kaj engaĝiĝis en teologiaj diskutoj kun la kataroj. Por krei kontraŭpezon al la multaj kataraj monaĥinejoj, en kiuj multaj ankaŭ nemonaĥinaj knabinoj ricevis edukon, li fondis katolikan monaĥinejon. La arkiepiskopo de Tuluzo disponigis al Dominiko preĝejon kaj domon por monaĥa komunumo.

Dum la jaro 1208 murdiĝis la monaĥo kaj papa sendito Pierre de Castelnau, supozeble je ordono de grafo de Tuluzo. La papo Inocento la 3-a vidis la delonge serĉitan ŝancon postuli la armean subtenon de la franca reĝo kaj la nordfrancaj princoj, por batali en krucmilito kontraŭ la kataroj kaj ties lokaj subtenantoj, aparte la grafo de Tuluzo kaj la vicgrafo de Béziers. Dominiko sekvis la katolikan krucmilitan armeon, sed koncentriĝis je tio prediki en la lokoj armee konkeritaj de la katolika soldataro. Inter la jaroj 1212 kaj 1215 oni trifoje ofertis al li la postenon de episkopo, sed trifoje li malakceptis.

Dum 1215 li en Tuluzo fondis lokan monaĥan komunumon kun la celo disvastigi la katolikan instruon kaj misiiste lukti kontraŭ kristana herezo. Samjare en Romo okazis la Kvara Laterana Koncilio, kiu inter alie postulis intensigon de la predikado kaj misiado. Kiam Dominiko vizitis la papon Inocento la 3-a, por peti la permeson fondi novan kristanan ordenon, la papo malpermesis tion kaj rekomendis al Dominiko por monaĥa komunumo transpreni jam ekzistantan regularon de monaĥa ordeno. Sekve Dominiko transprenis la regularon de la ordeno de aŭgustanoj, sed adaptis ĝin laŭ sia juĝo. Pro la sperto, ke la prospereco de la katolikaj postenuloj tre malkredigis ĝin el la vidpunkto de la popolo, li precipe aldonis la regulon de strikta malriĉeco. Dum 1216 la papo permesis la novan "ordenon de predikantoj" – jen la oficiala nomo de la dominikanoj.

De la komenco la ordeno substrekis la signifon de la studado. Tio estis en forta kontrasto ekzemple al la ordeno de la franciskanoj, kies anoj krom la biblio ne rajtis posedi ajnan libron, eĉ ne verkon kiel ekzemple katolika kantolibro. La dominikanoj estu intelekte bone preparitaj por havi kontraŭargumentojn en diskutoj kun herezantoj, kaj la eduko de la novaj monaĥoj havis centran signifon. La ordeno rapide kreskis: en la unuaj kvar jaroj post la fondiĝo ekestis naŭ monaĥejoj en Italio, ses en Francio kaj du en Hispanio, kaj la ordenaj monaĥoj predikis en Anglio, Skandinavio, Germanio kaj Hungario en sume 60 monaĥaj komunumoj.

En la universitatoj de Parizo kaj Bolonjo baldaŭ instruis dominikanaj profesoroj. Dominiko vojaĝis de monaĥejo al monaĥejo kaj predikis kun granda sukceso – ekzemple laŭ historiaj informoj li misiigis dekmilojn da loĝantoj.

La 6-an de aŭgusto 1221 Dominiko mortis en aĝo de 56 jaroj post plurmonata malsano en Bolonjo. Historiaj fontoj skizis lin kiel emocie ekvilibra, amikema kaj ĝoja viro kun multe da kunsentemo por suferantoj.

Lia posteulo kiel gvidanto de la ordeno de dominikanoj estis Jordano de Saksio.

Memortago[redakti | redakti fonton]

fresko de Dominiko sur votiva kolono en la preĝejo de Cantarana (Italio)

La 13-an de julio 1234 la papo Gregorio la 9-a deklaris Dominikon katolika sanktulo. Lia memortago estas la 8-a de aŭgusto.

Laŭ la katolika tradicio li estas la patrono de astronomoj, de sciencistoj, de maljuste akuzitoj, krome de la mezamerika ŝtato Domingo aŭ "Dominikana Respubliko", kaj de la urboj Bolonjo, Madrido kaj Kordovo en Hispanio.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

En bildigoj, tradiciaj aldonaĵoj de la sanktulo estas kruco, rozario, libro kaj terglobo, tigo de lilio, stelo sur la frunto kaj hundo kun brulanta torĉo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la nomo Dominiko ĝenerale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]