Koresponda Servo Universala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koresponda Servo Universala estas reta listo de petoj pri korespondado en Esperanto. En novembro 2012 la paĝo enhavis iom pli ol 270 aktualajn korespondpetojn, ordigitajn laŭ la dato de publikigo. Ĉiuj petoj havas indikon pri la nomo, loĝloko kaj aĝo de la petinto, havas koncizan tekstan sinprezenton de du ĝis kvin mallongaj frazoj kaj retpoŝtadreson, kaj tre multaj el la petoj ankaŭ havas personan portreton. Bone videblas, ke reprezentiĝas ĉiuj aĝgrupoj. Laŭ la stato de aŭgusto 2013, la plej juna korespondpetinto ekzemple estis 7-jara infano kaj ankoraŭ ne lernejano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj similaj servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]