Koresponda Servo Mondskala

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koresponda Servo Mondskala (KoSoMo) estas perpoŝta servo por trovi korespondamikon en Esperanto. Ĝi estas la plej malnova el nun pluraj similcelaj servoj (la aliaj funkciantaj precipe interrete), kaj fondiĝis jam en 1955 kun centra adreso en Francio, pro iniciato de la esperantisto Daniel Luez, kiu prizorgis ĝin dum la unuaj dek jaroj. Dum sekvaj dek sep jaroj, de 1965 ĝis 1982, la servon kunordigis Carlita Hueter. Post tio, ĝis 1990 pri ĝi zorgis Robert Llorens, kaj ekde tiam François Xavier Gilbert. La "Koresponda Servo Mondskala" estas oficiala servo de Universala Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aldonaj nuntempaj retaj servoj pri esperantlingva korespondado (elekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]