Korinfarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo de kora infarkto

La korinfarkto, konata popole kiel koratako estas medicina situacio en kiu la koro ne ricevas sangon pro obstrukcio en unu el la arterioj kiuj kondukas al la kormuskolo. Ĉi tiu plej ofte okazis pro hernio de la ateroma nivelo de lipidoj kaj rubo-celoj. La rezulta isĥemio (manko de oksigeno) kaŭzas damaĝon kaj ebla morto de kora histo. Ĝi estas medicina krizo, kaj la ĉefa kaŭzo de morto por viroj kaj virinoj tutmonde.

Gravaj risk-faktoroj estas antaŭa historio de angia malsano, antaŭa korinfarkto aŭ apopleksio, ĉiu antuaxa malnormala kor-ritmoj aŭ svenado, maljuneco (ĉefe viroj pli ol 40 kaj virinoj pli ol 50), fumado, troa trinkado de alkoholo, la misuzo de iuj drogoj, multaj trigliceridoj, multaj LDL-proteinoj, malmultaj HDL-proteinoj, diabeto, hipertensio, trodikiĝo, kaj altaj niveloj de maltrankvileco.

Klasikaj simptomoj de kriza korinfarkto inkluzivas la jenajn: brusta doloro (ofte radianta al la maldekstra brako), malgranda spirado, naŭzo, vomado, palpitacioj, ŝvitado, anksieco. Malsanuloj ofte sentas subite malsana. Virinoj ofte sentas malsamajn simptomoj de viroj. La plej oftaj simptomoj de korinfarkto en virinoj inkluzivas la jenajn: malgranda spirado, malforteco, kaj laceco. Taksate unu triono da ĉiuj korinfarktoj estas "silentaj", sen doloro en la brusta aŭ aliaj simptomoj.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda