Korinta kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Korinta kanalo
Monumento al la Kanalo de Korinto

La Korinta kanalo (aŭ Kanalo de Korinto) estas 6343 metrojn longa artefarita akvovojo inter la Egea maro kaj la Ionia maro, kiun oni estigis per tratranĉo de la Korinta istmo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La mallarĝa terkolo malhelpis ŝiptrafikon en la antikva Grekio, devigante ŝipi 400 kilometrojn pluse inter la Adria maro kaj la Mediteraneo. Pri konstruo de la kanalo decidis unuafoje Periandros, korinta tirano. La plano estis neefektivigebla laŭ teknika nivelo de la epoko. Por anstataŭigi la kanalon, la ŝtaturbo de Korinto establis la transporton vojon Diolkos (oni tiris la ŝipojn sur la grundovojo). Nerono ordonis en 67 ĉ. 6 000 sklavojn por konstrui la kanalon, sed pro lia morto en la sekva jaro, la laboro ĉesis kaj la plano estis forgesita.

La hodiaŭan kanalon konstruigis la greka ŝtato inter 1881 kaj 1893, laŭ planoj de la hungaroj István Türr kaj Béla Gerster. La konstruadon komencis franca entrepreno, kiu bankrotis post elfosado de du finoj de la kanalo. La laboron transprenis greka entreprena grupo sub gvido de Antonis Matsas, kiuj finis la laboron dum 10 jaroj.

La kanalo estas libera al maro, ne fermas ĝin kluzoj. Ĉe la du finpunktoj, la kontinenta trafiko okazas sur t.n. mergopontoj, kiuj estas sinkigitaj ĉe alveno de trafikantaj ŝipoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La Korinta istmo el la kosmo

La korintan kanalon povas traŝipi nur malgrandaj ŝipoj, pro la eta profundeco kaj la mallarĝeco. Spite al tio, ĝin traŝipas pli ol 11 000, - ĉefe turismaj – ŝipoj, sed gravas ankaŭ la ĉeborda transporto kun neprofunde mergantaj kargoŝipoj.

Teknikaj informoj[redakti | redakti fonton]

Longo: 6 343 metroj
Larĝo de la akvosurfaco 24,6 metroj
Larĝo de la ŝipebla vojo 21 metroj
profundo 8 metroj

Bildoj[redakti | redakti fonton]