Korovajoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
domo sur arbo
Korovajo grimpanta en domon sur arbo

Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.

Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin, sur arbaj domoj. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie? La maldensiĝanta ĝangalo signifas forhakejon, kiun forhakis homoj. En malproksimeco aperas unua arba kabaneto! La budo estas kiel parazita epitifo surgluita sur arbo alte en arbokronoj en simbiozo de homoj kaj nuboj. Ĉe Korowai venkis la vivo alte en kronoj de praarbaraj grandeguloj. Sen ŝnuroj kaj najloj ili kapablas pendigi siajn kabanetojn el ratano kaj saguo sur arbotrunkojn. Ili malproksimiĝas al la tero, kie voras ĉion fungoj, termitoj kaj bakterioj. Ili forkuras de malamikoj kaj malariaj kuloj supren, supre estas trankvilo. Kunigilo kun la tero estas sole stango kun entranĉoj.

Kabaneto en firmamento[redakti | redakti fonton]

La mondo de Korowai estas tro fermita kaj estas malfacile kompreni al ĝi. La teritorio de arbaj homoj estas la plej sovaĝa. Provoj veni en la regionon ne estis multaj. Kelkaj finis pli antaŭe, ol ili propre komenciĝis, alie okazis limigitaj kontaktoj. Pli netrairebla ol koto kaj ĥaoso de lianoj estas densejo de sorĉoj, kulpo kaj venĝo. Ĉiu erara paŝo, malforteco kaj nefinpensita reago povas alporti morton! Korowai kaj Kombai transloĝiĝas, la kabanetoj ne estas konstruaĵo por eternaj tempoj. Ĝis arbokronoj peligas ilin timo el kuloj kaj homoj. Se ili estas en disputo, ili konstruas kabanetojn danĝere alte. Kiam la disputo egaliĝos, ili povas transloĝiĝi malpli alten. La alteco de kabanetoj malkaŝas, ĉu superas timo el homoj aŭ la naturo. En paco sinkas ankaŭ la kabanetoj. Por ĉiu estas necese forhaki en la ĝangalo forhakejon, nur kun la forhakejo naskiĝas homa ekzistado. Al najbaroj kondukas marŝo tra marĉoj kaj kreskaĵaro de galeria praarbaro. Indiĝenoj kapablas pendigi siajn loĝejojn ĝis inter nubojn, la plej alta budeto tronas eble kvardek metroj super la tero. Al normalaj mortuloj haltas spirado, tute supren grimpos sole korovanoj, al iliaj nudaj korpoj kvazaŭ mankus respekto al la vivo. Sole frenezulo aŭ akrobatistoj kuraĝos grimpi en nubojn post ili. La kabaneto sur arbo estas ankaŭ alte metita mano al fulmo.

Arba domo de la korovajoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]