Korpiselkä

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korpiselkä estas eksa komunumo de Finnlando en Karelio plejparte en Rusio en areo, kiun Finnlando perdis al Sovetunio en Vintra milito (1939–1940) kaj denove en Daŭriga milito (1941–1944), pli malgranda parto estas plu en Finnlando en nuna provinco Norda Karelio. La areo estis plejparte malloĝata aŭ malmulte loĝata arbara areo, al kiu apartenas montetoj kaj lagoj. En 1939 la komunumo havis 3 584 loĝantojn. La areo de la komunumo estis 1 476,10 km². Al Finnlando restis da areo de Korpiselkä nur proksimume 1/11 kaj la restinta areo havis nur 977 loĝantojn en 1945, pro kio la komunumo Korpiselkä estis intencita nuligi. La ne-perdita parto estis ligita al komunumo Tuupovaara kaj Gubernio Kuopio. El la almenaŭ parte al Finnlando restintaj komunumoj de Gubernio Viipuri Korpiselkä estis nura, kio ne estis ligita al nova Gubernio de Kymi. La loĝantoj de perdita Korpiselkä estis movita pleje al Vieremä kaj Sonkajärvi