Kosmoturismo
El Vikipedio
SpaceShipOne – la unua private evoluigita raketa aviadilo, kiu en 2004 trarompis la limon al la kosmo en alto de 100 km
Kosmoturismo (kosma turismo) estas la nescienca, ne ŝtate apogita veturo al suborbito de la Tero. Tio okazis ĝis nun en formo de propre-financataj flugoj per Sojuz al Internacia Kosmostacio kaj ĉ. unusemajna restado tie. Tiuj veturoj kostis 10–20 milionojn da usonaj dolaroj kaj necesis plurmonata trejnado pri la sengraviteco.
La aviadilo de Virgin Galactic (firmao de Richard Branson) volas oferti pli malmultekostajn veturojn (c. 200 000 USD) ekde 2008. Dum tiuj veturoj daŭras la sengravita stato nur kelkajn horojn aŭ malpli.
Listo de IKS-kosmoturistoj [redakti]
- Dennis Tito (usona), 2001
- Mark Shuttleworth (sudafrika), 2002
- Gregory Olsen (usona), 2005
- Anousheh Ansari (usona/irana) – telekom-entreprenisto, mult-miliona apoganto de Ansari X-Prize.
- Charles Simonyi (usona-hungara) 2007 kaj 2009
