Anousheh Ansari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anousheh Ansari
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1966 (1966-09-12) (57-jaraĝa)
en Maŝhado
Lingvoj angla
Loĝloko Plano
Ŝtataneco UsonoIrano
Alma mater Universitato George MasonUniversitato George Washington
Okupo
Okupo entreprenistokosmonaŭtoinĝenieroastronomo • entreprenisto • private space traveler • komerca estro
TTT
Retejo http://www.anoushehansari.com/
vdr

Anousheh ANSARI (perse انوشه انصاری; naskiĝis la 12-an de septembro 1967 en Maŝhado, Irano; en la aĝo de 16 forlasis Iranon por ekloĝi en Usono) estas kunfondinto kaj gvidanto de entrepreno Prodea Systems, Inc.. Antaŭe ŝi envolviĝis en kompanio Telecom Technologies, Inc. (TTI), kiun ŝi fondis la entreprenon en 1993, sed ĝi estis vendita en 2000 al firmao Sonus Networks.

Anousheh Ansari

Ŝi kune kun sia bofrato Amir Ansari donacis la 6-an de majo 2004, je la 43-a datreveno de suborbita flugo de Alan Shepard en la kosmon, kelkmilionojn da usonaj dolaroj al la X-Prize-fondaĵo. La X-Prize estis alinomita post tiu donaco al Ansari X-Prize.

Ŝi planis veturi al Internacia Kosmostacio en 2007 kiel kosmoturisto, sed pro elfalo de japano Enomoto Daisuke pro lia nekonvena sanstato, ŝi anstataŭis lin jam en kosmoflugo la 18-an de septembro 2006 de kosmodromo Bajkonur en Kazaĥio. Per tio ŝi iĝis la unua virino-islamano kaj la unua iranano en kosmo. La 29-an de septembro 2006 Ansari bonorde alteriĝis en antaŭplanita parto de Kazaĥio.

Edziniĝinta, ŝi ne havas infanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]