Daisuke Enomoto

El Vikipedio
(Alidirektita el Enomoto Daisuke)
Saltu al: navigado, serĉo
Daisuke Enomoto

ENOMOTO Daisuke aŭ karesnome Dice-K (japane: 榎本大輔, Enomoto Daisuke; naskiĝis la 22-an de aprilo 1971) estas japana entreprenisto, kiu deziris iĝi la kvara tutmonda kaj la unua azia kosmoturisto.

Li trejniĝis en Stela Urbo (Moskvo, Rusio) por lanĉo de Sojuz TMA-9, sed en la lasta fazo, li devis prokrasti la flugon pro neperfektaj sankondiĉoj[1]. Anstataŭ li, Anousheh Ansari‎ ekflugis la 18-an de septembro 2006 al la Internacia Kosmostacio.

Referencoj [redakti]

  1. RIA Novosti: Japana kosmoturisto malpermesita de kuracistoj, 21-an de aŭgusto 2006

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]