Koszorú
Koszorú [kosorU] (laŭ malnova ortografio Koszoru) estis 3 hungaraj literaturaj gazetoj. La vorto mem signifas: florkrono.
Unua eldonaĵo[redakti | redakti fonton]
La unua Koszorú estis literatura suplemento de Scienca Kolektaĵo. La unua redaktisto estis Mihály Vörösmarty ekde 1828. Pli frue inter 1821-1827 tiu eldonaĵo havis la titolon Szépirodalmi Ajándék (Literatura Donaco). Ili aperis en Pest (urbo) ĝis 1841.
Dua eldonaĵo[redakti | redakti fonton]
La dua Koszorú estis precipe literatura semajna gazeto, kiun redaktis kaj eldonis János Arany. Ĝi aperis dimanĉe inter 1863-1865. Pli frue ĝi havis la titolon Szépirodalmi Figyelő.
Tria eldonaĵo[redakti | redakti fonton]
La tria Koszorú estis periodaĵo de Societo Petőfi, kiun Tamás Szana redaktis kaj ĝi aperis monate inter 1879-1882. En la bulteno estis legeblaj poemoj, noveloj, eseoj.