Kouign amann
La kouign-amann ([,kwinja'mɑ̃nː]) estas tradicia bretona kuko de Douarnenez en Bretonio. En la bretona, kouign signifas kukon aŭ brioĉon kaj amann signifas buteron.
La kouign-amann vendeblas en multaj bakejoj en Bretonio.
Ingrediencoj
Por kuko de 8 porcioj:
- 250g da sala butero
- 600g da faruno de tritiko (tipo 00)
- 250g da kristaligita sukero
- 250ml da varmeta akvo
- 20g da biergisto aŭ gisto naturala