Kristandemokratoj (Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnlandaj Kristandemokratoj
finne Suomen Kristillisdemokraatit
svede Kristdemokraterna i Finland
partio
Lando  Finnlando
Estro Päivi Räsänen
Ĉefa sidejo Karjalankatu 2 C, 7 krs.
FI-00520 Helsinko
Ideologio Kristana demokratio
Internacia aliĝo EPP
Ĵurnalo KD
Junulara organizaĵo KD Nuoret
Retejo www.kristillisdemokraatit.fi
vdr

Finnlandaj Kristandemokratoj, finne: Suomen Kristillisdemokraatit, svede: Kristdemokraterna i Finland, (eksa nomo Finnlanda Kristana Ligo), estas politika partio en Finnlando. La partio estas fondita en 1958 kaj ĝi estas reprezentata en Finnlanda parlamento ekde 1970. La partio kutime sukcesis fari elektoaliancojn kun aliaj centraj kaj dekstraj partioj kaj ricevis ofte pli da seĝoj ol same grandaj partioj kutime. Finnlandaj Kristandemokratoj estas pli kristana ol kristandemokrataj partioj en multaj aliaj Eŭropaj landoj.

Sukceso de Kristandemokratoj en Finnlndaj parlamentaj elektoj

Jaro Seĝoj Voĉoj %
1958 0 3 358 0,17%
1966 0 10 646 0,45%
1970 1 28 228 1,40%
1972 4 65 228 2,53%
1975 9 90 599 3,29%
1979 9 138 244 4,77%
1983 3 90 410 3,03%
1987 5 74 209 2,58%
1991 8 83 151 3,05%
1995 7 82 311 2,96%
1999 10 111 835 4,17%
2003 7 148 987 5,34%
2007 7 134 790 4,86%
2011 6 118 453 4,03%