„ ...Inter liaj verkoj, la "Kristnaska Triptiko" estas juvelo pro sia naiva kaj pia priskribo. La rakonto servis kiel bazo por la konata teatraĵo Waar de sterre bleef stille staan (Kie haltis la stelo), kiu dum la Kristnaska periodo ofte estas prezentata en multaj teatrejoj de Okcidenta Eŭropo.
La aŭtoro estas ankaŭ lerta desegnisto, kaj li por tiu ĉi eldonaĵo desegnis novan ilustraĵon por la kovrilo, kaj aldonis, kiel pruvon de sia simpatio al Esperanto, specialan, kiu montras la stelon super la staleto de Betleĥem, kun la vortoj : "Paco per Esperanto". ”