Krisztián Sánta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krisztián Sánta
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1981 (1981-10-16) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Krisztián Sánta [kristiAn ŝAnta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sánta Krisztián estas hungara naĝisto, paralimpiano, dufoja paralimpika ĉampiono, en tiu kategorio 17-foja monda ĉampiono.

Krisztián Sánta[1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Krisztián Sánta en sia aĝo 6 abrupte paraliziĝis. Post longa medicina helpo li parte resaniĝis. Li denove lernis paroli, tamen ne en perfekta nivelo. Li frekventis specialajn lernejojn. Li ricevis ŝtatan premion en 2000.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Krisztián Sánta ekde 1995 li partoprenis en naĝkonkursoj. Post 3 jaroj li estis mondĉampiono en sia kategorio. Li estis paralimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun 2 oraj kaj tri arĝentaj medaloj, krome en pluraj paraĉampionumoj li ricevis multe da medalojn. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2006.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]