Krisztina Egerszegi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krisztina Egerszegi
Krisztina Egerszegi en 1989
Krisztina Egerszegi en 1989
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1974 (1974-08-16) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Krisztina Egerszegi [kristina egersegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egerszegi Krisztina estas hungara naĝisto, trifoja olimpiano, kvinfoja olimpika ĉampiono, dufoja mondĉampiono.

Krisztina Egerszegi[1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Krisztina Egerszegi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1992. Ŝi ricevis krom la sportaj premioj ankaŭ ŝtatajn premiojn inter 1988-2013. Ŝi edziniĝis en 1999 kaj naskis trifoje inter 2002 kaj 2004.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Krisztina Egerszegi en 1985 jam estis ĉampiono inter la junuloj, sed en la sekva jaro ankaŭ inter la plenkreskuloj. Ŝi estis hungara ĉampiono 85-foje ofte kun rekordoj. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun kvin oraj, po unu arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje en 1991. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1996, poste ŝi havis postenon en la naĝsporta vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]