Kroĉetado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto kroĉetado devenas de la mezepoka franca vorto croccroche, kiu signifas hoko. Kroĉetado estas ago de fari teksaĵon el fadeno. Oni faras ligetojn el la fadeno per hoko, kaj konektas la ligojn formi kompletan teksaĵon.

Oni povas fari simplan teksaĵon (vestaĵo, kovriloj...) aŭ fari puntojn de maldika fadeno. Modeloj de kroĉetadoj estas multaj kaj diversaj, sed ili havas ankaŭ tradician devenon. Puntoj faritaj per kroĉetado estas parto de popolaj kostumoj, kaj tiam ili havas ĝustan modelon, laŭ kiu oni povas rekoni regionon de ĝia deveno.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]