Kromberk

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mezeŭropa nomo de la nuna kolonio Kromberk estis Stran. Kolonio kuŝas 3 km oriente de Gorica kaj tuj apud Nova Gorica. Kuriozaĵo de la loko estas kastelo Kromberk en kiu estas kolektaĵoj de Muzeo de Gorica. Unua konstruaĵo datiĝas de la komenco de la 13a jarcento. La nunan formon urbo ricevis en la 17a jarcento kiam Ivan Filip Coronini faris novan konstruaĵon. Nuna kastelo Kromberk estis renovigita post la dua mondmilito, post incendio. Kastelo havas renesancan vidaĵon. Kvadratforma bazo havas angulajn turojn. En teretaĝo de la orienta alo estas nun restoracio, ĉirkaŭ la kastelo estas ordigita parko.