Kurbectensoro de Ricci
En diferenciala geometrio, la kurbectensoro de Ricci estas simetria duaranga tensora kampo, kiu estas kontrahaĵo de la kvararanga rimana kurbectensoro.
Difino[redakti | redakti fonton]
Ni uzas indican notacion por tensoroj. Se estas rimana sternaĵo, do oni difinas la rimanan kurbectensoron
de kvara rango. La kurbectensoro de Ricci estas la kontrahaĵo
- .
Ĝi estas tensora kampo de dua rango.
Propraĵoj[redakti | redakti fonton]
La kurbectensoro de Ricci de rimana sternaĵo estas simetria tensora kampo:
- .
Je la ĝenerala teorio de relativeco, la vakua solvo de la kampekvacioj de Einstein estas rimana sternaĵo, kies kurbectensoro de Ricci estas nul. Tia rimana sternaĵo nomiĝas Ricci-plata sternaĵo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La kurbectensoro de Ricci nomiĝas laŭ la itala geometro Gregorio Ricci-Curbastro.