László Erdey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László ERDEY [lAslO erdei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdey László estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1955).

László Erdey [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1910 en Szeged. Li mortis la 21-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Erdey frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en la universitata fizika instituto. Li ekinstruis en ELTE en 1949. En 1951 li doktoriĝis. Li partoprenis en redaktado de fakrevuoj Magyar Kémiai Folyóirat, Periodica Politechnica, Journal for Thermal Analysis, Radio-analytical Chemistry. Li okupiĝis ĉefe pri kemia analizo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1958.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Amalgámelektródok vizsgálata „saját-ionos” és „idegen-ionos” oldatokban (1938)
  • Bevezetés a kémiai analízisbe (Enkonduko al la kemia analizado) (1945)
  • A kémiai analízis súlyszerinti módszerei (1960, germane: 1964, angle: 1965).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.