László Kulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kulin
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1901 (1901-08-14)
en Zalău
Morto 24-an de julio 1989 (1989-07-24) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Debreceni köztemető
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo kuracisto • infankuracisto • akademiulo
vdr

KULIN László estis hungara kuracisto, pediatro, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio (1953. Li naskiĝis en Zilaho en 1901 kaj mortis en Budapeŝto la 24-an de julio 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li havigis diplomon de kuracisto en en 1926 en Debrecen kaj en 1924-25 li estis praktikanto en la Infankliniko, ekde 1925 asistanto kaj ajunkto, en 1936 privatprofesoro. En 1939 li estis la direktoro, ĉefkuracisto de la Ŝtata Infantrovitejo de Debrecen. Ekde 1945 li estis eskterordinara universitata profesoro, inter 1949-1972 profesoro de la Infankliniko, plurfoje dekano kaj rektoro. Li aperigis pli ol 100 sciencajn publikaĵojn. Li estis redakciano de la revuoj Acta Paediatrica kaj Gyermekgyógyászat. Li estis la honora prezidanto de la Hungara Societo de Infankuracistoj. Oni distingis lin en 1966 per memormedalo Schöpf-Mérei.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A súlyosan leromlott-atrophiás és dekomponált – csecsemőszervezet … (Debrecen, 1985).

literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Emlékkönyv Kulin László, a Debreceni Orvostudományi Egyetem gyermekklinikájának igazgatója 10 éves professzori jubileuma alkalmából (Debrecen, 1959).