László Ranódy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László RANÓDY [ranOdi], hungare Ranódy László, Esperante Ladislao Ranódy estis hungara reĝisoro, scenaristo kaj profesoro.

László Ranódy naskiĝis la 14-an de septembro 1919 en Sombor - mortis la 14-an de oktobro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Ranódy frekventis universitaton en Budapeŝto, dume jam tiam helpis la reĝisorojn en diversaj teatraĵoj. Post la 2-a mondmilito li havis diversajn postenojn en produktejo de filmoj, kie li ankaŭ reĝisoradis. Li instruis en la aktora ĉeflernejo inter 1948-1954. Li ricevis premion Kossuth en 1956, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 12 kinejaj filmoj inter 1949-19, ekzemple Ludas Matyi, 1949; Föltámadott a tenger, 1953; Hintónjáró szerelem, 1954; Légy jó mindhalálig, 1960; Pacsirta, 1963; Aranysárkány, 1966; Hatholdas rózsakert, 1970; Árvácska, 1976; Színes tintákról álmodom, 1980
  • 6 televiziaj filmoj inter 1968-1975, ekzemple Kínai kancsó 1973

Fontoj[redakti | redakti fonton]