Léo Ferré
Léo FERRÉ (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1916 en Monako, mortis la 14-an de julio 1993 en Italio), estis poeto kaj muzikisto. Ferré miksis lirismon kun slango, amon kun anarkiismo. Li okupis centran lokon en la medio de la franca kanzono kaj sendube estas absoluta referaĵo en ĉi kampo.
Kelkaj tekstoj de Ferré estis jam tradukitaj al esperanto. La kantisto Morice Benin kiu jam registris KD-on en esperanto ("In' spir'") planas baldaŭ registri alian KD-on kun kanzonoj de Ferré laŭ la franclingva KD kiu jam aperis "Benin chante Ferré" (Benin kantas Ferré).
Eksteraj ligiloj
Ĉio franclingve
- Léo Ferré "oficiala" hejmpaĝo
- Léo Ferré (el Retarkivo 20060214002645), persona hejmpaĝo
- Biografio
- Paroloj de 81 kanzonoj
- Vox clamans
- Les Copains d’la neuille