Laŭindikaĵa medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭindikaĵa medicinofakt-bazita medicino estas uzo de la plej bonaj haveblaj informoj - medicinistoj emas uzi la vorton indikaĵoj - por klinika decidado, ekzemple por diagnozi, prognozi kaj kuraci malsanojn. Indikaĵo uzata de laŭindikaĵa medicino povas esti altkvalita, kiel sistemaj recenzoj de esploradoj duoble blindaj kaj kontrolataj kun placeboj, aŭ malpli altkvalita, kiel kutima klinika scio. Tamen, gravas, ke la plej altkvalita indikaĵo kiu ekzistas estu uzata por solvi klinikajn problemojn. Nuntempe la metodo estas ankaŭ uzata en aliaj fakoj ol medicino, kiel dentokuracado, flegado, fizioterapio kaj psikologio.