laSexta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

laSexta (La Sesa) estas hispana naciskala televidkanalo kiu elsendas per la surtera televido, nur en cifereca formato. Ĝi estas unu el la televidĉenoj de Gestora de Inversiones Audiovisuales La Sexta (GIA La Sexta), kune kun laSexta2, laSexta3, la pagkanalo Gol Televisión kaj la elsendoj de laSexta en alta difino, laSexta HD.

La programaro temas pri ĝeneralaj aferoj, kvankam kun speciala plimulto de humurprogramoj kaj amuziĝo, usonaj televidserioj kaj sportaj programoj. GIA La Sexta havas du sidejojn, unu en Ciudad de la Imagen en Pozuelo de Alarcón (Madrido), kie estas filmataj la teleĵurnaloj, programeroj kaj diversa loĝistiko; kaj la alia en Edificio Imagina en la Diagonala Avenuo de Barcelono el kie ĝi elsendas.

Ĝi ricevis la ŝtatan permeson por elsendado la 25-an de novembro 2005 kaj prov-elsendado ekiĝis per TDT la 12-an de decembro. La 2-a de marto, okazis la unua viva elsendo, per futbalmatĉo inter Kroatio kaj Argentino, 5 tagojn antaŭ kiam en la Beletra Cirklo, José Miguel Contreras diskonigis en la Forumo Eŭropo la oficialan daton por la ekiĝo de la televidkanalo, kiu okazis la 27-an de marto.

Eksteraj ligiloj