La 13 martiroj de Arad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La martiroj de Arad

La 13 martiroj de Arad estas komuna nomo por tiuj 13 hungaraj militistaraj gvidantoj (preskaŭ ĉiu estis generalo), kiuj batalis en la hungara liberecbatalo de 1848-49 kaj kiujn ekzekutis la aŭstra potenco la 6-an de oktobro, en Arad.

La martiroj[redakti | redakti fonton]

La ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Obelisko en la ekzekutejo, inaŭgurita 1881

La generaloj (kaj la kolonelo) estis militkaptitaj fare de la rusoj post la kapitulaco de Világos, kiuj - spite al iliaj promesoj - la kaptitojn transdonis post ioma hezitado al la aŭstroj.

Je ordono de ĉefministro Felix Schwarzenberg, kun interkonsento de Franco Jozefo, la 13 hungaraj herooj estis starigitaj antaŭ militistaran juĝistaron, kiu juĝis ilin je ekzekuto. La juĝistaron gvidis juĝisto Karl Ernst, la ekzekutojn firmigis la guberniestro de Hungario, Julius Jakob Haynau. Oni juĝis ĉiujn generalojn je pendigo (la auŝtroj promesis liberan formarŝon por Dessewffy antaŭ la kapitulaco). Haynau ŝanĝis la juĝon de Dessewffy, Ernő Kiss, Vilmos Lázár kaj József Schweidel al pafmorto. La ekzekutoj okazis intence la 6-an de oktobro, je la unua datreveno de murdo de Theodor Baillet von Latour, militistrara ministro.

La aŭstroj samtage ekzekutis en Peŝto la grafon Lajos Batthyány iaman hungaran ĉefministron. Sur loko de la ekzekuto staras hodiaŭ la Batthyányi-lucerno (meĉujo) kun eterna lumo.

Krom la konataj martiroj, la aŭtsroj pendigis la 22-an de aŭgusto la kolonelon Norbert Ormai, pafekzekutis la 25-an de oktobro la kolonelon Lajos Kazinczy (oni kelkfoje nomas lin la 14-a martiro de Arad). Oni ne ekzekutis la generalon János Lenkey, ĉar li freneziĝis en la prizono. Li mortos post kelkaj monatoj en kazamato de Arad.

La 6-a de oktobro iĝis nacia memortago en Hungario, la nomojn de la martiroj portas multaj stratoj, monumentoj ktp.