La Anima Evoluado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Anima Evoluado (france: L’Évolution Animique) estas verko publikita en 1897 de Gabriel Delanne. La libro traktas pri rilatoj inter la biologia kaj la anima evoluo. Surbaze de diversaj sciencaj laboroj de sia tempo, Delanne defendas ke la evoluo de la specioj ne havas ununure materiajn kaŭzojn. Tial li revenigas koncepton de vivfluidaĵo, vivforto aŭ vivprincipo.

"Havas (...) la vivo specialan modon, vivantan, por procedi, por teni sian funkciadon; ekzistas en organizita estulo io neekzistanta en korpoj neorganikaj, io operianta per privataj metodoj, sui generis, kaj ke ne nur fabrikas, kiel riparas organojn. Al tiu io oni nomas vivforton". (DELANNE, 1937, pp. 33).

Ankaŭ li prenas koncepton de perispirito cele ekspliki fenomenojn psikologiajn sub spiritualista vidpunkto.

Referenco

DELANNE, Gabriel. A Evolução Anímica. 9a eldono. Tradukaĵo de Manuel Quintão. Brazilo / Braziljo: FEB, 1937. El la originala franca titolo L'Évolution Animique.

Vidu ankaŭ