La Garenne-Colombes
| La Garenne-Colombes | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Hauts-de-Seine | |
| Arondismento | Nanterre | |
| Kantono | La Garenne-Colombes (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Philippe Juvin 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 92250 | |
| Kodo laŭ INSEE | 92035 | |
| Retpaĝaro | http://www.lagarennecolombes.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 24 067 1999 |
|
| Loĝdenso | 13 521 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°54′20″N 2°14′40″O / 48.90556°N, 2.24444°OKoordinatoj: 48°54′20″N 2°14′40″O / 48.90556°N, 2.24444°O | |
| Alto | De 37 al 46 m | |
| Areo | 1,78 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
La Garenne-Colombes estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio. Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj komunumoj de Eŭropo kaj havas proksimume 24 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Garennois kaj Garennoises en la franca.
Ofte, La Garenne-Colombes estas pli simple alinomita La Garenne, aŭ eĉ kromnomita "malgranda Neuilly-sur-Seine".
Enhavo |
Geografio[redakti]
La Garenne-Colombes havas landlimojn kun la komunumoj Colombes (norde), Bois-Colombes (oriente), Courbevoie (sude) kaj Nanterre (okcidente). Ĝi estas malgranda kaj kvieta loko kompare kun la aliaj urboj de Hauts-de-Seine. La Garenne-Colombes estas proksimume tiel malgranda kiel la 1-a arondismento de Parizo.
Historio[redakti]
La komunumo estis kreita la 2-an de majo 1910, kiam ĝia teritorio estis apartigita de tiu de Colombes.