La Défense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moderna Parizo : nokta foto de la kvartalo "La Défense" (2006)

La Défense (esperante: La Defendo) estas la ĉefa negoca kaj ekonomia kvartalo de Parizo. Ĝi situas en la pariza ĉirkaŭurbo, okcidente de Neuilly-sur-Seine, kaj fine de granda akso komencante el La Luvro kaj la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Vida finpunkto de tiu akso estas la Granda Arko de La Défense, emblemo de la kvartalo.

La Défense estas la plej granda negoca kvartalo en Eŭropo, kaj etendiĝas sur la teritorio de tri francaj komunumoj, tio estas Puteaux, Courbevoie kaj Nanterre. La kvartalo ĉefe konsistas el nuboskrapuloj, kunigitaj de giganta kahelo por piedirantoj. Ĝardenoj kaj ĉirkaŭ sesdek artaj verkoj plie ebligas agrablajn promenadojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]