La Horcajada (Ávila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Horcajada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05695
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 465  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 5° 28′ U (mapo)40.4375-5.4666666666667Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 033 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Horcajada (Provinco Avilo)
La Horcajada (Provinco Avilo)
DEC
La Horcajada
La Horcajada
Situo de La Horcajada
La Horcajada (Hispanio)
La Horcajada (Hispanio)
DEC
La Horcajada
La Horcajada
Situo de La Horcajada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Horcajada, Ávila [+]
vdr

La Horcajada [laorkaĤAda] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo La Horcajada estas komprenebla etimologie kiel aludo al kunfluejo de la riveroj Tormes kaj Corneja [korNEĥa].

La Horcajada en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Panoramo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 495 loĝantojn. Ĝi perdis 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 79 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 82 km de Salamanko kaj 185 km de Madrido.

Ĝi limas kun Navamorales (provinco Salamanko), Villar de Corneja, El Tejado (provinco Salamanko), Hoyorredondo, El Losar del Barco, Santa María de los Caballeros, San Lorenzo de Tormes kaj La Aldehuela.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ŝajne estis juda komunumo tie. Fine de la 11-a jarcento oni kreis la Senjorlandon de Valdecorneja fare de la reĝo Alfonso la 6-a kiel reĝdependa senjorlando kun la urbetoj El Mirón, Piedrahíta, La Horcajada kaj El Barco de Ávila. En 1366 la reĝo Henriko la 2-a donis pro interŝanĝo la senjorlandon al la familio Álvarez de Toledo kaj siavice al la dukoj de Alba de Tormes.

La preĝejo estas de la 14a-15a jarcentoj, ĝia baroka retablo de la 18-a jarcento. Estas du ermitejoj de 16-a jarcento kaj ruinoj de alia pli antikva. Estas pontoj, fontoj kaj blazondomoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]