Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarko en la provinco Avilo.
Divido en komarkoj de la provinco. Norde suden: brune, Komarko de Arévalo; rozkolore, Komarko de Ávila; helblue, Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta; verde, Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo; kaj flave, Komarko de Arenas de San Pedro.

La Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta estas komarko de la provinco Avilo, en ties sudokcidenta zono ĉe la sudorienta pinto de la provinco Salamanko, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Ĝi estas limigita norde per la deklivaroj plej okcidentaj de la Sierra de Ávila, sude per la Sierra de Gredos; per La Serrota oriente kaj per la Sierra de Béjar kaj la rivero Tormes oriente. La Sierra de Villafranca estas montaro centre, de oriento okcidenten, ĝis proksime al Barco de Ávila. Du estas la ĉefaj riveroj fluantaj tra la komarko: nome Corneja [korNEĥa] norde kaj Tormes sude kaj okcidente. Ĉirkaŭ 10 procento de la teritorio, koresponda al la sudorienta pinto, drenas akvon al la rivero Alberche.

La komarko havas etendon de 1.852 km² (23,3% de la provinca areo) kaj havis loĝantaron je 1a de Januaro 2006 de 14 642 personoj, tio estas 8,7 % de la provinca loĝantaro. La loĝdenseco estis de 7,9 loĝ./km² (iomete super triono de la provinca averaĝo — 21,1 loĝ./km²—, fakte el plej malaltaj en Hispanio).

Nur 2 el 63 municipoj superas 1 000 loĝantojn: nome El Barco de Ávila kun 2 673 loĝ, kaj Piedrahíta kun 1 948 loĝ. La Horcajada, kun 672 loĝantoj, estas la tria plej granda municipo laŭ loĝantonombro.

La plej etendaj municipaj teritorioj estas tiuj de San Juan de Gredos (95 km²), Navalonguilla (90), Navarredonda de Gredos (78) kaj Bohoyo (73). La malplej etenda estas Collado del Mirón kun apenaŭ 5 km². La averaĝa altitudo de la ĉefaj loĝlokoj de ĉiu municipo estas de 1 195 msm, game inter 999 m de San Bartolomé de Corneja ĝis 1 600 m de Santiago de Tormes.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de El Barco de Ávila.
Placo de Piedrahíta.

Ĉiuj municipoj apartenas al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, escepte Vadillo de la Sierra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]