Puerto Castilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puerto Castilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05621
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 5° 38′ U (mapo)40.289444444444-5.6297222222222Koordinatoj: 40° 17′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 168 m [+]
Areo 43,28 km² (4 328 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puerto Castilla (Provinco Avilo)
Puerto Castilla (Provinco Avilo)
DEC
Puerto Castilla
Puerto Castilla
Situo de Puerto Castilla
Puerto Castilla (Hispanio)
Puerto Castilla (Hispanio)
DEC
Puerto Castilla
Puerto Castilla
Situo de Puerto Castilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Castilla [+]
vdr

Puerto Castilla [pŭertokasTIlja] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Puerto Castilla estas komprenebla etimologie kiel Montopasejo de Kastilio.

Puerto Castilla en la provinco Avilo.
Puerto Castilla.
Lageto de El Barco.JPG.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Puerto Castilla kaj Santiago de Aravalle; ĝi okupas totalan areon de 43,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 114 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 98 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Solana de Ávila, Gil García, Tornavacas (Cáceres), Losar de la Vera (Cáceres), Navalonguilla kaj Nava del Barco. Ĝi estas en la komarko de Supra Tormes, inter la montaroj Tremedal kaj Nava, je malpli ol 5 km de la Montopasejo de Tornavacas. La municipa teritorio formas parton de la Regiona Parko de la Sierra de Gredos. La municipo estas dominante montara, kaj havas ankaŭ la valon de la rivero Aravalle. La altitudo gamas inter 2395 m sude (montopinto Covacha [koBAĉa]), en Sierra de Gredos, kaj 1110 m borde de la rivero Aravalle. La loĝloko estas je altitudo de ĉirkaŭ 1171 msm. La lageto de El Barco, de glaĉera deveno, estas ene de la teritorio. La Montopasejo de Tornavacas (1274 m) markas la limon kun Ekstremaduro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Estas preĝejoj de la 16-a jarcento kaj en Puerto Castilla kaj en Santiago de Aravalle (foto de la tabelo).

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]