La diablo en lignoŝuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La diablo en lignoŝuoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La diablo en lignoŝuoj (france Le diable en sabots) estas horora romaneto adaptita el franca folkloro de Claude Seignolle, unue eldonita en 1959.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Christophe, la sola forĝisto de la vilaĝo Les Brandes, subite kaj neatendinde mortigas sin. Samtempe venas mistera, neparolema, riĉa eksterulo al la vilaĝo kaj anoncas sin kiel forĝiston nomatan Roc. Li aĉetas la forĝejon de Christophe kaj instalas sin tie, ekskludinte lian vidvinon. Li sorĉe sanigas infanon de ekstervilaĝaj riĉuloj kaj forĝas pordegojn, kvankam neniu scias kiel li ekhavis la metalon. Dume, Les Brandes spertas nenaturan veteron kaj mortigan malsanon trafas unue la gastejiston, kiu spionas al Roc, kaj poste multajn vilaĝajn infanojn. Mense handikapita knabino, Benette, ekamas Roc kaj seksumas kun li, kaj la amo sanigas ŝian inteligenton. Fine la vidvino de la gastejistoj kunigas kelkajn vilaĝanojn por iri al la forĝejo kaj provi forpeli Roc. Tamen, unu el ili mortas en la forĝejo de malverŝajna akcidento kaj la aliaj akcidente mortpafas Benette, kiu provis mediacii inter Roc kaj ili. Roc formarŝas de la vilaĝo kaj la homoj estas malliberigitaj pro murdo de Benette. La evidente nenaturaj ecoj de Roc neniam estas klarigitaj, kvankam lia deziro al Benette vekas en li ankaŭ homecajn sentojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La romano estas inspirita de franca legendo pri "Jean de l'ours" ("Johano filo de la urso"), parenca al la legendoj de kiuj fontas "Lokis" de Prosper Mérimée. En tiu legendo seksatenco de urso al virino rezultigas supernature fortan filon, kiu fariĝas forĝisto.[1] La romano inkludas digresion pri homlupo kiu estis praonklo de la antaŭa forĝisto Christophe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Menegaldo, Gilles. 2002. "Le diable en sabots et Marie la louve: du texte à l'image". En Seignolle et la fantastique. Saint-Claude-de-Diray : Editions Hesse, p. 218.