La epoko de racio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de unu el la unuaj eldonoj de la libro de Thomas Paine.

La epoko de racio: esploro pri la vera kaj fabela teologio (The Age of Reason: Being an Investigation of True and Fabulous Theology) estas diista traktato, verkita de la angla radikalulo kaj usona revoluciulo de la 18-a jarcento Thomas Paine, kiu kritikas la religion kaj neas la biblian neeraripovon. Eldonita en tri partoj en 1794, 1795 kaj 1807, ĝi ĝuis de granda sukceso en Usono sed la brita publiko ricevis lin per malamikeco pro timo al la kresko de la politika radikalismo pro la Franca Revolucio.

La epoko de racio enhavas argumentojn tipe deismajn; ekzemple, ĝi reliefigas la koruptecon de la kristana eklezio kaj ĝi kritikas ties penon por akiri politikan povon. Paine pledas por la racio anstataŭ revelacio, kion lin stiras al malakcepti la miraklojn kaj al vidi la Biblion kiel simpla literatura verko kaj ne kiel teksto inspirita de la dio.

La epoko de racio ne estas ateisma teksto, ĉar ĝi promocias la naturan religion kaj ĝi pledas por Dio kreinto.