La estanquera de Vallecas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La estanquera de Vallecas
filmo
Originala titolo La estanquera de Vallecas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1987
Ĝenro filma dramo
Kameraado Manuel Rojas
Reĝisoro(j) Eloy de la Iglesia
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Patxi Andión
Rolantoj Emma Penella • José Luis Gómez • Maribel Verdú • Simón Andreu • Azucena Hernández • María Luisa Rubio • Fernando Guillén • Jesús Puente • Jesús Nieto • Tina Sainz
IMDb
vdr

La estanquera de Vallecas [laestanKEra debaLJEkas] (La tabakvendistino de Vallecas) estas hispana filmo de 1987 reĝisorita de Eloy de la Iglesia kun ĉefaktoroj Emma Penella, José Luis Gómez kaj Maribel Verdú. Ĝi estis bazita sur la samnoma teatraĵo de José Luis Alonso de Santos, kaj ĝi estis unu de la plej popularaj kaj memoritaj de la eŭska reĝisoro.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Leandro (José Luis Gómez), nedungita masonisto, kaj Tocho (José Luis Manzano), juna amiko lia, eniras en tabakvendejo de la madrida kvartalo Vallecas por realigi armenmanan rabon havante nek konojn, nek spertojn nek lerteco. La neatendita reago de sinjorino Justa (Emma Penella), posedantino de la tabakvendejo, kiu estas ene kun sia nevino (Maribel Verdú) malebligas la armenmanan rabon. La kvartalanoj ekstere konstatas la aferon, krias kaj minacas la rabistojn, kiuj ŝlosas la pordon de la vendejo. Krome alvenas la polico, kiu ĉirkaŭas la lokon kaj atendas la solvon de la konflikto. En la interno de la tabakvendejo la konflikto inter la du amikoj unuflanke kaj la "ostaĝoj", nome la tabakvendistino kaj ŝia nevino, mildiĝas, kaj ekaperas inter ili simpatio simila al la nomita sindromo de Stokholmo, dum ekstere la streĉiteco pliiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • José Luis Gómez estas Leandro
  • José Luis Manzano estas Tocho
  • Emma Penella estas Doña Justa
  • Maribel Verdú estas Ángeles
  • Fernando Guillén estas Maldonado
  • Jesús Puente estas komisaro
  • Antonio Gamero estas policestro
  • Antonio Iranzo estas Don Julián
  • Tina Sainz estas bofratino
  • José Luis Fernández "Pirri" estas junulo sur balkono
  • Simón Andreu estas guberniestro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]