La vida era eso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vida era eso
filmo
Originala titolo La vida era eso
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 27 aŭg. 2021
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) David Martín de los Santos
Scenaro David Martín de los Santos
Rolantoj Petra Martínez • Anna Castillo • Ramón Barea
Honorigoj Premio Feroz for Best Main Actress
IMDb
vdr

La vida era eso (La vivo estis tio) estas hispana drama filmo de 2021 reĝisorita de David Martín de los Santos kaj ĉefrolulita de Petra Martínez kaj Anna Castillo. Ĝi ricevis plurajn premiojn kaj estis ege sukcesa.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du hispanaj virinoj de diferencaj generacioj koincidas en ĉambro de hospitalo en Belgio. María (Petra Martínez) vivas tie ekde antaŭ jardekoj elmigrinta june, dum Verónica (Anna Castillo) estas ĵus alveninta enmigrantino serĉe de oportunoj kiujn ŝi tute ne trovis en Hispanio. Inter ili disvolviĝas speciala amikeco kiu kondukos la maljunan María veturi al suda Hispanio (almeria marbordo) kun aparta kurioza misio. Tio startis kiel malfacila vojaĝo al la radikoj de Verónica, sed iĝos en unika oportuno por ke María faru al si demandojn kaj malfermu vojojn por sia vivo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Petra Martínez kiel María
  • Anna Castillo kiel Verónica
  • Florin Piersic Jr. kiel Luca
  • Ramón Barea kiel José
  • Daniel Morilla kiel Juan
  • María Isabel Díaz Lago kiel Iloveny
  • Pilar Gómez kiel Conchi
  • Annick Weerts kiel Elisa
  • Christophe Miraval kiel Pedro
  • Maarten Dannenberg kiel Julio
  • Alina Nastase kiel Cristina

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La vida era eso en la hispana Vikipedio.