La virinoj de la Evangelioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu titolo La virinoj de la Evangelioj tuj memorigas la virinon aludatan kiam la Kreinto riproĉas la virinon Eva pro ties cedo al la tento de la serpento-diablo kaj konvinkis la edzon Adamon manĝi la malpermesitan frukton. Fakte, Dio diris al pekinta virino “kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.” (Gen 3,13) sed tuj aldonas, adresiĝante al la venkinta diablo: “ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon…”. Kiu virino estas profetata? Laŭ konstanta kristana tradicio, tiu virino profeta estas Maria, patrino de Jesuo kiu per sia jeso al la petita kunlaborado al la enkarniĝo de la Difilo okupas la unuan rangon inter la virinoj, eĉ inter la homaj kreituloj de aliaj religioj.

Maria per sia jeso igis ebla la enkarniĝon de la Difilo kiu, ne volante esti bezonanta la masklan semon, volis tamen homigi tra virina utero je kiu, teorinivele, ne bezonis. Kaj la elektita ekde tiam oni vidis agadi kune kun la filo Jesuo: dum nuptoj de Kana de Galileo, kaj ĉe la kruco de la mortanta filo kaj dum la descendo de la Sankta Spirito. Ŝi, do, igis vera la diro de Sankta Paŭlo ke Jesuo estas “filo de virino” [1], kiu donas specialan elstariĝon al la kristana feminismo.

Aliaj virinoj de la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Krom Maria, elstaras multaj aliaj virinoj en la evangelio kiuj povas elmontri kiu estas la sinteno kiun Jesuo uzis kun ili kaj, do, la konsideroh en kiu li ilin vidis:

  • Maria Magdalena, ekzemple, konvertiĝintino kun pasinto iom, aŭ multe [2], korektita de Jesuo. Poste ŝi komencis sekvadi la Kriston, servi al li kaj dividi per ŝia havaĵo (Marko 15, 40-41, Luko 8, 2) kaj estis farita la unua atestanto pri la resurekto spite de sia senvalora rajto atesti ĉar virino kaj de ŝia pasinta kondukto.
  • La fratinoj de Lazaro el Betania, Marta kaj Maria (Luko 10, 38-42; Johano 11, 1-3) al kiuj Jesuo montras la saman amikecon kiun li havas kun la frato. Kaj ankaŭ, kaj eble precipe, ĉar en la renkontiĝo kun ili prilumas ke ankaŭ la virino havas malfermita antaŭ si, sen iu ajn diskriminacio, la mistikajn profundecojn de la rekontiĝo kun Dio. Inkluzive, do, de la vojo de tiu virgeco por la Regno kiu estis novaĵo en Izraelo kaj kiu malfermas la horizontojn trans la paro, kaj por la viroj kaj por la virinoj. Kondiĉe, tamen, ke la virinoj, unuaj, pri tio konsciiĝu kaj ne disperdiĝu en relativaj aferoj: “… Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi (Luko 10, 41)”. Jesuo urĝas por ke ili foriĝu el la facila fremdeco!
  • Ĉe la puto de Jakobo Jesuo renkontas la virinon el Samario, nome la “Samariana”, necerte virino de elstrarai virtoj kaj, male, “malamikino” al Izraelo (Johano 4, 6-43), al kiu, ne taksata nur en la malbono, Jesuo senvualas eĉ la “misteriojn” plej grandajn ligitajn al sia alveno kiel Mesio: vidu la n. 10 (la straodrinaistà de lia perono), n. 14 (la ekskluziva ekstraoodinareco de la akvo, nun metaforo de la dia vivo donacata de Dio al la homo), n. 22 (la savo el hebreoj), n. 26 (estas mi – "la mesio" - kiu al vi parolas); kaj (siasponte ekanoncas dirante: “ĉu eble estas li la Kristo?) n. 29
  • La adultulino (Jo 8, 1-11). Tiu sama Jesuo kiu kiam estas eksplicite provokita rilate la rilatojn viro/virino, esprimiĝas kun granda klareco: adulto estas grava peko kiu ne koncernas nur la virinojn: “kiu estas senpeka lanĉu la unuan ŝtonon”. Por tiu adultulino eĉ ne riproĉo nur invito, kiel deviga normo, “iru, kaj de nun ne plu peku”.
  • La patrino Salome de la du "Zebedeoj (Mt 20,20), la apostoloj Jakobo kaj Johano.[3] Jesuo ne riprocaxs la vivinon certe puŝitan de ambicio kiu, damaĝe de aliaj membroj de la komununo, kontraŭas la milojn da instruoj de la Majstro. Li nun delikate, deviante de la temo, informas ke ili devas trinki la amaran calice kaj ke tio dependas de la Patro.
  • La kanaana virino (Luko 11, 27-28) pri kiu Luko registras: “27 Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis”. Jesuo akceptas kaj kondividas la laŭdan krion de Tiu virino kaj aldonas kvazaŭ de ŝi inspirita: “28 Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin”.
  • La virino kiu havis sangofluon (Mt 9, 20-22. Mk 5, 25-34. Lk 8, 43-40) kiu, ankoraŭ timanta pro ago justa en socia kunteksto malmulte aprobanta, estis kuraĝigita de Jesuo.
  • La piaj virinoj kiuj eltiras el socia ekstereco la forton partopreni en la spektaklo de la morto de la Difilo….

Pervere, post tiu, kvankam mallonga, atenta ekzameno, ĉu eblas ankoraŭ certasence subteni ke la koro de Dio povas bati malsammanierepor viroj kaj ririnoj? Ke la unuaj havas pli gravan rolon ol tiu de duaj? Tio ne apera propra de Dio.[4]

Sacerdoteco nur vira en katolikismo kaj ortodoksimo[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio, kaj ne nur, instruas ke la deviga tradicio altrudas ke nur viroj povas valide aliri sanktan ordinon kaj funkcii sacedotece. Ĉu tio ne provus ke Jesuo fakte forapartigis la virinojn en subalternan pozicion kaj ke lia respekto por la vrrinoj estas nur kompata kaj admira?

“Ne!, diras teologoj de tiuj kristanaj eklezioj, ĉar estas elekto por montri ke la aliro al sacerdoteco estas dia dia decido sendepende de la sekso kaj temas pri funckio kiu ne damaĝas la egalecon de digneco” (Encikliko “Evangelii Gaudium” de papo Francisko).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gal 4, 4: “sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan”.
  2. Jesuo la Kristo sanigis ŝin de posedo de 7 demonoj - Luko 8, 2; Marko 16, 9.
  3. ” 20 Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. 21 Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno”.
  4. Se oni legas la hsitorion de Rut kaj Judita kaj Tamara kaj Hester facile alavenas alla sama konkludo ankaŭ por la virinoj de la Malnova Testamento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]