Labirinta videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MyMan, labirinta videoludo forte inspirita de Pac-Man.
Unuapersona labirinta videoludo, simila al 3D Monster Maze.

Labirinta videoludo (angle maze game) estas ĝenro de videoludo. Ĝia ludomaniero baziĝas sur la esplorado de labirintoj, tio estas serpentaj meandroj, kiuj konsistas el vojforkoj, stratetoj kaj falsaj trakoj, cele al la vojegaro de la rolulo. La ludocelo kutime estas sukcese atingi la elirejon, kelkfoje venkinte variajn kontraŭulojn laŭvoje[1]. Ekzistas diversaj variantoj de tiu ludoĝenro : la plej fama estas sendube tiu ekzempligita de Pac-Man.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua labirinta simulado estis titolita Mouse in the Maze. Ĝi estis kreita ekde 1959 por la komputila platformo TX-0. Tamen, la ĝenro ne populariĝis antaŭ la 1970-aj jaroj, kaj tiam restis tre komuna ĝis la fino de la 1980-aj jaroj. La labirinto povas aperis dudimensie aŭ tridimensie, laŭ variaj perspektivoj : supra vido (Pac-Man), flanka vido (Burgertime), unuapersona vido (Maze War), izometria perspektivo (Pac-Manipulis) aŭ fine postkuranta vido (I, Robot). Labirintaj kaj puzlaj videoludoj havas plurajn similajn proprecojn.[2] Ili proponas intelektan defion, ekzemple per la serĉo de la plej rapida elirvojo aŭ de la plej taŭga strategio ĉirkaŭiri kaptilon.

Certaj labirintaj videoludoj kiel Amazing Maze simple emfazas esploradon : la rolulo devas atingi la elirejon de la labirinto, foje antaŭ kontraŭulo. Multnombraj ludoj de tiu ĝenro tamen enkondukis variajn aliajn ludomekanikojn. Ili inkludas videoludojn pri postkurado kaj fuĝo, kiel Pac-Man kaj Mouse Trap : la rolulo progresas tra la labirinto cele al la kolektado de altvaloraj objektoj, kaj devas samtempe eviti malamikojn aŭ ĉasi ilin. La ludanto povas esti ambaŭ predo aŭ predanto : bona ekzemplo estas la serpento de Nibbler.

La labirinto estas foje dinamika. Tio precipe okazas en ludoj rilate al serĉfosado kiel Mr. Do!, Dig Dug kaj Boulder Dash : la rolulo fosas terenon por kolekti objektojn, tiel kreante labirinton tra kiu malamikoj postkuras lin. Bomberman estas alia fama varianto, kiu temas pri la uzado de horloĝbomboj por detrui kontraŭulojn kaj obstaklojn. Iuj ludoj, kiel Burgertime kaj Lode Runner, alproksimiĝas al platformaj videoludoj : la labirinto konsistas el reto de platformoj interkonektitaj de ŝtuparoj (la rolulo ĝenerale ne kapablas salti).

Labirintoj cetere estas sufiĉe komunaj medioj en videoludoj. Oni renkontas ilin en multaj aliaj tipoj de agadaj videoludoj, en kiuj la rolulo havas armilon (Wizard of Wor, Gauntlet, Doom), en agadaj-aventuraj (Adventure, Tomb Raider) kaj rolaj videoludoj, ĉefe la subĝenro dungeon crawler (Ultima Underworld, Dungeon Master), kaj fine en aventuraj videoludoj (Colossal Cave Adventure, Myst).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle « The Video Game Explosion », Mark J. P. Wolf, p. 124-125, 2008 (Greenwood Press).
  2. angle « 3D Game Programming All in One », Kenneth C. Finney. Ch. 1, p. 5-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]