Labormigradoj de aŭvernjanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Labormigradoj de aŭvernanoj)

Franca Meza Masivo, kaj precipe Cantal (pr: kantal') en pasintaj jarcentoj tradicie ekspedis fortan nombron da laboristoj eksteren, por ekzemplo en jaro 1800 40 000 Cantal-aj laboristoj migris en ĉiajn angulojn de Francio, kaj 3 000-4 000 al Hispanio.

Tio estiĝis tradicio ĉefe en la vilaĝoj de la altebenaĵoj, kie paŝtejoj estas la ununura enspezfonto, kaj la vintroj estas longaj kaj rigoraj. Tial la loĝantoj plenumas tutan ĉielarkon da metioj: hakistoj, ĉevalvendistoj, grenrikoltistoj, kolportistoj, kaldronfaristoj, ladoprilaboristoj. Ili forestas de siaj vilaĝoj dum longaj tempoj, foje dekkvin aŭ dekok monatoj, eĉ du jaroj, ĝis kiam iliaj varostokoj estas elĉerpitaj.

Pri tio tradicioj estis tre lokitaj, laŭ vilaĝoj. Ekzemple en komunumo Lugarde plejmulto de la viroj estas kolportistoj de patro al filo. En Chaudes-Aigues (pr: ŝodezeg') ili estas specialigitaj kiel lignaĵistoj. Tiuj de Pleaŭ (pr: pleo') estas famaj pro sia talento kiel kaldronistoj; en 1806 la kaldronistoj el Pleaux estas disigitaj en tuta Francio, pluraj establis sin eksterlande ĉefe Nederlandon, kaj Hispanion.

En Parizon: Fine de la 19-a jarcento la aŭvernjanoj venintaj konsistigadis grandan parton de la loĝantaro de Parizo, ili venis, ĉefe por krei malgrandajn butikojn kaj trinkejojn. La aŭvernjanoj iĝis tiom multaj, ke aperis kun ili "aŭvernjaj baloj" por ili, kie komence oni ludis la tradiciajn dancojn kun la tradicia sakŝalmo, aŭ france musette (pr: müzet'), poste sakŝalmoj estis antataŭigitaj per nove inventita akordiono aŭ tirharmoniko; tio estis la origino de muzika popola genro musette, kiu iĝis furora dum unu jarcento, kaj ofte iĝis eksterlande simbolo de franca popola kulturo.