Ladenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladenburgo ĉirkaŭ 1900.
Loko de Ladenburgo en la Rejno-Neckar-regiono

Ladenburg estas unu el la plej malnovaj germanaj urboj . Ĝi estis kelta lokloĝo (Lokvodunon) ekde prahistoria tempo, poste romia lokloĝo, kiun imperiestro Trajano igis "Urbs Lopodunum" kaj centron de la "Civitas Ulpia Sueborum Nicrensium" en la jaro 98. Ladenburg estis rezidejo de episkopo. Ĝi havas malnovan centron tiel belan kiel Rothenburg ob der Tauber.

  • loko: 49.28 Norde, 08.44 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • areo: ĉirkaŭ 19 km²
  • alteco: ĉirkaŭ 100 m super la marnivelo
  • loĝantaro: ĉirkaŭ 12 000 (2003)

Diversaĵoj

  • Carl Benz vivis en Ladenburg ekde 1903 ĝis 1929, kaj Bertha Benz ekde 1903 ĝis 1944.
  • La romano "Der Hahn ist tot" de la verkistino Ingrid Noll disvolviĝas en Ladenburg.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj