Naturrezervejo Poĉaram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lago Poĉaram)
Naturrezervejo Poĉaram
protektata areo [+]
Koordinatoj18° 7′ 30″ N, 78° 12′ 0″ O (mapo)18.12578.2Koordinatoj: 18° 7′ 30″ N, 78° 12′ 0″ O (mapo)

Areo130 km² (13 000 ha)

Estiĝo1952

Naturrezervejo Poĉaram (Andra-Pradeŝo)
Naturrezervejo Poĉaram (Andra-Pradeŝo)
DEC
Naturrezervejo Poĉaram
Naturrezervejo Poĉaram
Lokigo de Andra-Pradeŝo en Barato
Map
Naturrezervejo Poĉaram

Vikimedia Komunejo:  Pocharam Wildlife Sanctuary [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido de la lago Poĉaram kun ardeoj, egretardeoj, kaj cikonioj

Naturrezervejo Poĉaram estas situanta je 15 km el Medak kaj el 115 km el Hajderabado, Andhra-Pradeŝo, Barato. Tiu rifuĝejo estas atingita de privata transporto el Medak. La arbaro Poĉaram estis favorita ĉaŝejo de Nizam kaj deklarita kiel Naturrezervejo en komenco de la 20a jarcento.

Ĝi estas nomata laŭ la lago Poĉaram formata per akvobaraĵo de Allair en 1916 - 1922, ĝi etendas ĉe ĉirkaŭ 130 km². Ĉirkaŭata de verda arbaro, ĝi estas riĉa en flaŭro kaj faŭno kaj allogas multajn flugilvizitantojn, kiaj la Hinda ansero, Rusta tadorno kaj la Azia tenajlulo. | Estas centro por ekoturismo kie vizitantoj povas vidi kvin speciojn de antilopoj kaj de cervoj. Someraj temperaturoj estas ĝis 46 C kaj vintre ĝi falas al 6 C. La Naturrezervejo estas hejmo de animaloj kiaj leopardoj, sovaĝaj katoj, sovaĝaj hundoj, lupoj, ŝakaloj, longlipaj ursoj, akvocervoj, nilgaoj, ĉinkaroj, ĉitaloj kaj kvarkornaj antilopoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.