Lajos Bartha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARTHA Lajos [pr. barta] estis hungara inĝeniero pri kemio naskiĝinta en Aranyosgyéres la 12-an de marto 1920 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de aŭgusto 1989.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bartha diplomitiĝis en la Teknikuniversitato de Budapeŝto (1927) kaj kiel dungito de Akcia Asocio pri Aluminominerala kaj Industria Minejo (Alumíniumérc Bánya és Ipari Rt.) (ALUÉRC) laboris en Gánt, Bodajk, poste en la esplorlaboratorio en Budapeŝto. Lia entrepreno aĉetis la aluminofabrikon de Bernburg (Germanujo) kaj li iĝis ĝia ĉefinĝeniero, poste ĝia direktoro en Magyaróvár. La fabriko, kiu estis la unua aluminofabriko en Hungarujo ekfunkciis en somero 1934. Ekde 1959 li estis ĉefinĝeniero de Aluminfabriko de Almásfüzitő. Li prelegis en la Pezindustria Teknikuniversitato de Miskolc.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Timföldipari gépek (Bp., 1953)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon