Lajos Boga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOGA Lajos estis rumanuja hungara zoologo, universitata profesoro, redaktoro naskita en Marosvásárhely la 3-an de novembro 1885 kaj mortinta la 21-an de februaro 1956 en Târgu Mureş.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1906 Lajos Boga estis asistanto en la instituto de István Apáthy kaj konservisto de la bestarejo de la Erdélyi Múzeum. Ekde 1920 li instruis en la katolika burĝeca porinstruista altlernejo de Kluĵo. Li instruis ekde 1925 en Miercurea Ciuc, ekde 1936 en Odorheiu Secuiesc li estis direktoro de la katolika ĉefgimnazio. Inter 1941 kaj 1945 li estis direktoro-konservisto de la bestarejo de la Erdélyi Múzeum kaj samtempe redaktoro de Múzeumi Füzetek. Ekde 1945 ĝis sia pensiiĝo en 1948 li estis profesoro pri zoologio de la Bolyai Tudományegyetem.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj faklaboraĵoj aperis en la eldonaĵoj de EME kaj revuoj eksterlandaj. Li verkis por mezlenejoj lernolibrojn pri botaniko, anatomio-fiziologio. En la 30-aj jaroj li publikis en la Csíki Lapok muziktemajn artikolojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]