Lajos Katona (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Katona [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Katona Lajos estis hungara etnografo, filologo, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1901).

Lajos Katona

Lajos Katona [1] naskiĝis la 2-an de junio 1862 en Vác. Li mortis la 3-an de aŭgusto 1910 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Katona frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1880-1883, poste li plulernis en katolika lernejo en sia naskiĝurbo, fine en universitato en Graz. Li ekinstruis en Pécs, ekde 1889 jam en Budapeŝto, baldaŭe eĉ en la universitato. Li okupiĝis plej ofte pri la hungaraj fabeloj, legendoj, popolaj kutimoj, mezepokaj tekstoj. Li fondis revuon Ethnographia en 1891.

Verkaro (elekto)

  • Völund kovács és rokonai az árja regevilágban, (1884)
  • Die Budapester Handschrift der Gesta Romanorum, (1900)
  • A magyar mythologia irodalma, (1897)
  • A magyar népköltés, (1906)
  • Geschichte der ungarischen Literatur, (1911)

Memorigiloj

  • strato en Vác
  • memortabulo en sia naskiĝdomo

Fontoj